Se haltigi eblus ĉi-momenton ...
 
  Evgenij Habarov (1989j.)

Kisis ĉi-aŭtun' la arbfoliojn, kiuj tuj ruĝiĝis pro l'sinĝeno.
Estus ne malbone ami kaj feliĉi, poreterne vivi en edeno ! 

Se haltigi eblus ĉi-momenton, ni sendube restus en la nuno,
kiam nin karesas la tenera vento kaj radioj varmaj de la suno!

Se haltigi eblus ĉi-momenton, ni plezure restus en la nuno,
kiam ni amoras sen pudor' kaj pento sub la disko de l'senhonta luno.

Sed la tempo pasas for eksprese,  morgaŭ ĉio povas esti male:
Eble ni amikos daŭre kaj senĉese, eble ni disiĝos senkiale.

Kisis ĉi-aŭtun' la arbfoliojn, kiuj tuj ruĝiĝis pro l'sinĝeno.
Estus ne malbone ami kaj feliĉi, poreterne vivi en edeno !


                                 ***
     
Hosted by uCoz