La historio de la Krasnojarska
E-klubo
 
Gasta libro Komenco E-renkontiĝoj Ripozo
La klubejo en la st. Krasnoj Armii

La prezidanto #3

Ĵuravlov A

En 1986 yaro situacio en Urba Palaco de Kulturo (UPK) igxis nestabila, la klubo perdis kunsidejon kaj konstante migris el unu cxambro al la alia. Mi, estinte tiam prezidanto de la klubo, organizis komunan kunvenon de la membroj kaj proponis sxangxi la klubsidejon. Plejmulto decidis, ke ne endas klopodi, cxar en UPK cxio normalas.
Min la decido ne kontentigis kaj mi entreprenis memstarajn sercxojn de nova klubejo. Per biciklo mi esploris cxirkauxajxojn, konstante disvastigante la areon de la sercxoj. Fine estis trovita la ejo en strato Krasnoj Armii.
Poste comencigxis longaj vagadoj de unu instanco al la alia, invento de diversaj dokumentoj ktp. Plej longe mi militis kontraux Komitato de Civita Sekureco, en kies dispono formale estis la ejo, ja gxi estis bombrifugxejo. Sed ankaux tiun cxi malamikon kun helpo de Sxtata kaj Regiona Komitatoj de Komsomolo mi fine venkis.
Komencigxis la ripar-konstrua periodo. Kun utilega helpo de Euxgeno Habarov la klubo akiris la propran telefonnumeron (tiam la urbanoj atendis sian vicon por telefonigo dun JARDEKOJ!). Sekva pasxo estis akiro de konto en banko.
La decido de sxtatorganoj, permesanta al amatoraj organizajxoj lancxi kontojn en bankoj, aperis proksimume antaux du semajnoj. Nia klubo estis la unua en nia urboregiono, kiu venis al banko kun tia peto. Denove mi sencxese telefonis Moskvon, sendis kaj ricevis telegramojn, vizitadis instancojn... Rezulte la klubo akiris la konton!
Krasnojarska Urba Esperanto Klubo igxis (kaj dum iom da jaroj restis) SOLA klubo en nia lando, havanta la proprajn ejon, telefonnumeron kaj bankokonton!
En riparo de la nova klubejo partoprenis multaj klubanoj, entusiasmo estis tute granda. Sed ja tio cxi estas tute alia historio. :)
   
   
Hosted by uCoz